Soneto kun herbotizanoj
miksaĵo drogherba Albertus 
antaŭ dormo min trankviligas 
kaj miajn sonĝojn malintrigas 
alidire "noctis infectus" 

drogherboj odoras en hejmo 
mi saniĝas jam de odoro 
de drogherbigita vaporo 
(preskaŭ kiel en pola sejmo) 

tilia tizano bongustas 
miele kaj iom amare 
kaj vangojn helroze inkrustas 

en febro venas patrintuŝo 
"trinku ĉion..." mi aŭdas rare 
"...kamomilon..."  - vera kortuŝo
Zuriko, la 17an de marto 2003