Soneto pri honta libero
malsano de trolibereco 
korna animo ne kortuŝas 
sed por Bush militante buŝas 
eĉ se mankas por ĝi vigleco 

la demokratio sen digno 
okcidenta kaj orienta 
justeco estas malprudenta 
libermerkato kun konsigno 

tiu milito estas honto 
por Usono kaj servutuloj 
malvenka estos tiu fronto 

l' mondo falos poste leviĝos 
tamen kun naturaj postuloj 
ke ĉiuj homoj sovaĝiĝos
Zuriko, la 19an de marto 2003