Soneto kun skiza ideo
finaĵoj estas malfacilaj 
foje pompe sur balaaĵo 
kaj foje modeste kun draĵo 
ambaŭ kondiĉe motacilaj 

nun mi timas pri la efekto 
de mia ĉiutaga deco 
kun tro multe da respondeco 
en tute spontana projekto 

sonetaro aŭ sonetado 
kiel trovi ĝustan titolon 
sen dekretoj sed kun pensado 

por ke mi ne ĉiam ekskuzu 
mi aktivigu mian volon 
poste kun ideo amuzu
Zuriko, la 24an de marto 2003