Soneto pri frenezkonvinko
diri pri malbonaj kaj bonaj 
homoj estas falsa esprimo 
tuj venas damaĝo kaj timo 
ankaŭ malagrablaĵoj tonaj 

membro de Partio de Suno 
havas patenton por savado 
li ne sentas pri frenezado 
kaj ankaŭ ne pri posta puno 

eble estas iu normala 
sed tio okazas escepte 
ekstremo ŝajnas aktuala 

mi skribis pri tio plurfoje 
ke ili agadas akcepte 
kun perdita celo survoje
Zuriko, la 28an de marto 2003