Soneto je krudaj memoroj
al Rejno al Rüdlingen fiŝon 
manĝi de la propra bredado  
ni vagas sur arbara pado 
havanta verdbluan tapiŝon 

ni renkontis memorigantojn 
"iam estis fiŝoj tre grandaj" 
sed ili estis kankroj landaj 
tenantaj ŝelkajn amarantojn 

"vidu - nun nenio valoras" 
li diras per konvinka voĉo 
kaj sian pasintecon gloras 

ĉe ege bongusta fromaĝo 
mole sonas mia riproĉo 
ankaŭ pro belega pejzaĝo 
Rüdlingen, la 29an de marto 2003