Soneto pri zelota ago
naturo tiel por si helpas 
ke detruas la zelotecon 
fortigante la rabemecon 
tiam kiam minaco jelpas  

musetojn manĝas akcipitroj 
ankaŭ kolombojn laŭ specio 
brutaleco restas en ĉio 
paralele kun la arbitroj 

se ion ne povas naturo 
tiam homo povas aranĝi 
helpadon per sia kulturo 

inverso ne okazas saĝa 
ĉar homo detruas por manĝi 
trajto ofte estas sovaĝa
Zuriko, la 30an de marto 2003