Soneto - kion mi instruis?
kolegoj de PIHM-instituto 
rakontis pri li barbajn ŝercojn 
sed timegaj estis ekzercoj 
kun parola anakoluto 

venis iam inspektorino 
ĉar direktoro min denuncis 
mi ŝin invitis sed ŝi puncis 
kaj ne sidis sub velkurtino 

ni sur akvo kaj ŝi sur bordo 
tiel mi gvidis lecionon 
pri nuntempa filozofio 

Piotr Rachtan skribis en "Kulisoj" 
pri "strefoj silentaj" kun hisoj 
ankaŭ pri direktora fio
Zuriko, la 5an de marto 2003