Soneto pri klaĉrememoroj
kelkaj pripensoj antaŭ torĉo 
ĉar sinjorino tre maljuna 
estas en amo oportuna 
kun juna kavalira sorĉo 

tiu ĉi soneto konsistas 
el naŭ silaboj en linio 
sonetkonstanta harmonio 
jam multajn jarcentojn ekzistas 

mi rimarkis ke najbararo 
nian plafonon ruinigas 
vibras interna inventaro 

ĉiuj homoj antaŭen kuras 
kaj ni nur silente navigas 
ĉar nia vivo malfuturas
Zuriko, la 11an de aprilo 2003