Soneto pri festo de malo
"Tago de Homoj sen Loĝejoj" 
averse densigita frazo 
festi mizeron kun emfazo 
eble sponsoroj estas bejoj 

sur la mondo inter ruzuloj 
vivas ankaŭ normalaj homoj 
kun propraj domoj aŭ sen domoj 
kiuj ne scias pri spekuloj 

mizeruloj bezonas helpon 
kaj ne sinamulan foiron 
sur kiu oni aŭdas jelpon 

ne prenu de ili almozojn 
sed atendu dignan trairon 
al farto donanta prognozojn
Zuriko, la 14an de aprilo 2003