Soneto pri printemppejzaĝo
larĝa valo bele odoris 
per freŝa printempa aero 
sur montoj neĝo ne somero 
naturo per suno vaporis 

verdaĵo trapikis grizecon 
kaj flirte inspiris al rido 
kiu eĥis per dirlidido 
akvo malkovris profundecon 

ie preĝejaj sonoriloj 
benis per sia voĉo dia 
printemppejzaĝon kun jonkviloj 

la malferma rondo - ideo 
praktika ne nur teoria 
troviĝis en abela kreo
Bastiono de Silento, la 18an de aprilo 2003