Soneto pri plugita herbo
ĉe Bastiono de Silento 
estis plugita la herbejo 
griziĝis mia silentejo 
pejzaĝo ploras por momento 

mi esperas ke post semajnoj 
komencos ĝermi freŝa herbo 
laŭ malnova pola proverbo 
post verdoperdoj venos gajnoj 

ĝuste pereis papilioj 
eble plugtero ilin kovris 
aŭ kaŝiĝis sub florfolioj 

tre larĝe plugita terpeco 
bedaŭrinde triste ekpovris 
krome ankoraŭ kun krakeco
Bastiono de Silento, la 24an de aprilo 2003