Soneto pri veneciado
la modesta ekspozicio 
en Svisa Kulturinstituto 
pri DADA en anakoluto 
rakontas pri depravacio 

tro multaj hodiaŭ konfesas 
apartenon al DADA-ombro 
povas timigi tiu nombro 
tiujn kiuj arton forgesas 

nun DADA estas imitata 
kaj aspektas diletantece 
krom tio ŝajnas apostata 

arto ne zorgas pri eraroj 
por absurdoj agas belece 
kun esteta repertuaro
Venecio, la 26an de aprilo 2003