Soneto kun tumultkomplekso
ni senscie perdas silenton 
kaj ĉirkaŭiĝas per tumulto 
malfunkcias nia aŭskulto 
ni prenas malĝustan momenton 

Le Vignole iam trankvila 
nun estas loko por kriantoj 
de bumbumado apogantoj 
etoso preskaŭ termopila 

estas formo de ripozado 
plebo drinkas manĝas sandviĉojn 
terura socia degrado 

sur herbejoj balaaĵaro 
amaso havas ja fetiĉojn 
kiuj zorgas pri hopkantaro
Le Vignole, la 27an de aprilo 2003