Soneto je amariliso
jam kvara burĝono disfloris 
kaj tri antaŭaj floroj falis 
por travivo ne plu rivalis 
ne koloris kaj ne odoris 

Barbara velkintajn fortranĉis 
kaj la solulo ekvigliĝis 
eĉ sur fenestro disvastiĝis 
sed tigo entute ne branĉis 

petaloj delogas helroze 
en ĉiujn flankojn ĵetas ĉarmon 
ludante sian rolon poze 

komenciĝas alia fazo 
pro ĝusta sterko kaj pro varmo 
ĉe fino ekestos ekstazo
Zuriko, la 9an de aprilo 2003