Soneto post dudek tri jaroj
l' dudek duan de majo mortis 
Ŝi -  Frato post dudek tri jaroj 
eble trovis Ŝin ĉe altaroj 
de Regno kie Ŝi kohortis 

mi nun estas de Ŝi pli aĝa 
vokante "Patrino" distance 
"kiel Vi fartas?" eĉ nuance 
halucinacio omaĝa 

Ŝia spirito venis nokte 
kaj kune spirito de Frato 
ili ambaŭ aspektis dokte 

per supermateria forto 
venas diafana formato 
tiam mi pripensas pri sorto 
Zuriko, la 22an de majo 2003