Soneto - tio kio nocas
ni iru el mondo de fablo 
al strefo de normalaj kazoj 
kun flugo de tristaj pegazoj 
je simpla kutime establo 

iu ridis al ni afable 
apud insulo Mikaelo 
ĉerko kun atingita celo 
atendis por tombo probable 

homoj estas preskaŭ similaj 
eĉ se kelkaj mem opinias 
ke ili nur estas utilaj 

tiu de tombejo sinjoro 
ride pro morto ironias 
laŭ bona venecia moro 

Wenecio, la 4an de majo 2003