mi kelkajn preĝejojn vizitis kaj baldaŭ kovris min fiero pro katolika devenpero eĉ se digno iom hezitis mi sidas antaŭ Jezuitoj rigardas Veneto-lagunon konstruas mian oportunon surbaze de venetaj mitoj ekzistsenco ŝatas kontrastojn surtere ni vagas kuraĝe tamen por ĉielo omaĝe sur ŝipo mi vidas bombastojn ĉu korpo gravas ĉu spirito? decido elvokas prokrastojn