Soneto je la patrujŝanĝo
moroj lastatempe grumbliĝis 
kaj ankaŭ lingvoj de verkistoj 
imitas lingvon d' ĵurnalistoj 
nur sensacio perfektiĝis 

mi revis por esti bakisto 
kaĵ ŝanĝi la civitanecon 
nun mi flegas ĉarlatanecon 
malgraŭ mi ja estas verkisto 

pri protesto mi povas diri 
ĉar ne plaĉas al mi nacio 
kiu volas ĉiam deliri 

pri tio ne skribi - silenti 
povus esti abnegacio 
kun tio mi devas konsenti
Zuriko, la 9an de majo 2003