Soneto pri iro al fonto
malantaŭ mi lasis jam multon 
pri resto mi ne estas certa 
ĉar vivo konstante oferta 
donas saĝon sed ankaŭ stulton 

mi ne plu estos alpinisto 
sed mi ofte vagas tra montoj 
kaj poste en miaj rakontoj 
oni legas pri la persisto 

estas vojoj por mi malkonaj 
kaj terenoj tute sekretaj 
pro tio specife imponaj 

se mi fine de vivevento 
iros al fontoj iam tretaj 
mi dronos en unu torento 
Zuriko, la 13an de junio 2003