Soneto kun sekreta trio
Triunuo estas sekreta 
Patro - Filo - Sankta Spirito 
tute abstrakta diakrito 
mirakla per povo diskreta 

signifo troviĝas en sento 
estas ankaŭ pensmallongigo 
kaj por idealo kaŝigo 
sen emo al puniga pento 

en ĉiu troviĝas mistiko 
kaj pro belo de materio 
ĝuste mi estas katoliko 

libera maldevige volo 
renkontiĝas kun koterio 
kaj poste alvenas konsolo 
Zuriko, la 20an de junio 2003