Soneto pri scianta burdo
tra la fenestro malfermita 
subite venis forta vento 
silento iris al lamento 
ĉiela vuale tondrita 

denove suno inter nuboj 
momentete briligis rozon 
burdego montris sian pozon 
forflugis - ĉu revenos? - duboj 

tamen revenis por poleno 
sciante bone pri vetero 
laŭ bona fiera mieno 

de floro al floro traflugis 
kontenta pro varma somero 
burdo sunan aeron plugis 
Bastiono de Silento, la 22an de junio 2003