Soneto pri l' samaj konjektoj
por maro mi havis respekton 
kaj kiam mi ŝnurojn malfiksis 
tiam mi klopodojn ne miksis 
kun sorto preparante spekton 

estas gravaj du elementoj 
tera - per laboro multspeca 
kaj mara - per ŝtormoj depreca 
kun grizaj kaj bluaj eventoj 

fajro kaj akvo aboliĝas 
kaj ambaŭ vivon determinas 
en troaj kvantoj detruiĝas 

kiam rikoltas kamparanoj 
navigistojn maro fascinas 
ilin kontentigas rikanoj 
Zuriko, la 28an de junio 2003