Soneto - belo in Einsiedeln
oni min tre ofte demandas 
pri kiuj principoj mi fidas 
mi respondas ke mi avidas 
ĉion bonan sed mi ne dandas 

mi estas certe katoliko 
ĉar mi iam estis baptita 
konfirmita kaj edukita 
laŭ tiu kristana etiko 

mi bone fartas en preĝejo 
kaj malbone en stacidomoj 
komforte en propra loĝejo 

en Einsiedeln troviĝas belo 
ĝuste por miaj kromosomoj 
kiel stelaro en ĉielo 
Einsiedeln, la 3an de junio 2003