vi scias - temas pri Patrujo skribita nepre per majusklo kun civitanoj per minusklo ankaŭ loko por heroujo la patriotisma enhavo ĉu estas amo al simbolo aŭ ĉu kun koloroj petolo kiun konis nia praavo? verŝajne estas falsa bildo la kvaran de junio restas por patriotoj honta ŝildo plibonigo de historio aŭ nacio kiu molestas propran staton kun eŭforio