Soneto kun la ruĝa skarpo
mi verŝajne neniam scios 
kial oni min manipulas 
kaj kiun aferon modulas 
pri tio neniu mencios 

realeco fariĝas fablo 
kadre de nova nacieco 
esperanta civitaneco 
"homo soveticus" establo 

sur brako pendas ruĝa skarpo 
kaj mia imago balancas 
inter sento kaj pensa varpo 

mi venis laŭ privata peto 
sed pacienco ne kvitancas 
enhavon de tiu soneto 
Zuriko, la 5an de junio 2003