Soneto pri manko kaj bono
mi jam ne plu interesiĝas 
pri ĉiuj detalaj aferoj 
sed nur pri elektitaj sferoj 
ĉe kiuj mi certe troviĝas 

ĝis nun mi agadis kun streso 
ĉu aranĝo efektiviĝos 
kaj ĉu aliaj kontentiĝos 
aŭ ĉu ne ekestos regreso 

mi malkovris tion malfrue 
ke ne ĉio tamen multspece 
por ke ne fariĝu enue 

multajn gazetojn mi ne legas 
novaĵojn prenas trankvilece 
kaj interesaĵojn mi tegas 
Zuriko, la 12an de julio 2003