Soneto pri mara refrakto
verda pejzaĝo post kurbiĝo 
havas kelkajn montduonombrojn 
maro briletas - montras nombrojn 
de ŝipoj en plenaj negliĝoj 

ŝajnas ke spegulglata maro 
flamas super lanterna turo 
depresio sube de muro 
ĥimeriĝas laŭ ŝipa faro 

ĝuste - tio estas refrakto 
ne sur maro sed sur la tero 
iluzio fariĝas fakto 

malgrandiĝanta lumdistanco 
ondiĝas ankaŭ en aero 
kiel en sento per nuanco 
Bastiono de Silento, la 26an de julio 2003