de meztago ĝis la deksesa neniu estaĵo aperis nek parolis kaj nek koleris silento fariĝis karesa neniu birdo en arbustoj ĉirpis - venis melankolio verŝajne laŭ mendo de Dio dormis ankaŭ floraj inkrustoj mi estis tiel surprizita ke mi ekkriis de la turo sed mi restis iluziita nur eĥo en malproksimeco atingis maron kun bravuro kaj ŝanĝiĝis al nenieco