Soneto pri ĝusta nomigo
iam mi konis bone liton 
pri konsisto eĉ kun detaloj 
nun miaj scioj estas maloj 
posedas neniun kvaliton 

mi rigardas diversajn aĵojn 
sciante kiel ili iĝas 
mi ne scias kiel nomiĝas 
ĉu estas abrakadabraĵoj? 

homo ne devas ĉion scii 
sed kiam alvenas problemo 
tiam komencas emocii 

bedaŭrinde ankaŭ vortaroj 
ne responas pri ĉiu temo 
restas klarigo per deklaroj 
Zuriko, la 2an de aŭgusto 2003