Soneto pri dignaj revenoj
sesfoje reveno al vivo 
de alia flanko de l' mondo 
ĉiu venonta vivogrondo 
sur la pli malsupra deklivo 

Anĝelo Gardanto laciĝos 
kaj diros "mi jam ne plu povas 
ĉar vi ja tro danĝere movas" 
kaj sonorilo balanciĝos 

mizero estas ĉiam l' sama 
nur riĉeco diferenciĝas 
morto estas duflanke drama 

riverenco antaŭ satrapo 
antaŭ foriro malfortiĝas 
fieras nur levita kapo
Zuriko, la 29an de aŭgusto 2003