Soneto pri kamena vaĉo
ni konkludis post eta klaĉo 
ke ni loĝas nun en vilaĝo 
ne en urbo laŭ nia saĝo 
kaj ĉe kameno daŭras vaĉo 

ne en velojn blovas nun vento 
sed en fumtubon aliflanke 
por varmigo mi movas kranke 
portante flamojn al silento 

sen tiu belega ekstero 
ĉe nia turo ni per trajno 
veturus al Zurik-infero 

tie tiel nomata "teĥno" 
bruegas fine de semajno 
por ekstreme sovaĝa etno 
Zuriko, la 5an de aŭgusto 2003