Soneto pri unu rostaĵo
"kuiristo estas artisto" 
diris iu tre sata reĝo 
post por la kuiristo preĝo 
kardinalo kriis "aristo" 

tiamaniere rostaĵo 
porka nun ARISTA nomiĝas 
kaj laŭ reĝa arto grasiĝas 
ĉiam grasa estas porkaĵo 

post cappuccino mi kuketon 
mendis sed kelnero ne havis 
tiam mi faris kvereleton 

ĉar mi trinkas kafon kun kuko 
vespere kiam mi sin lavis 
en mia kapo estis luko 
Zuriko, la 6an de aŭgusto 2003