Soneto pro dialektiko
kontraŭstaroj devas ja esti 
sed certe sur Markso sin bazi 
ofte signifas tro emfazi 
kaj ankaŭ prudantojn molesti 

en mondo gravas ekvilibro 
somero - vintro nokto - tago 
per supereca malimago 
homon atakas frenezvibro 

oni devas pri tio scii 
ke sukcesis kapitalismo 
pro sukcesa socialismo 

kiam falis socialismo 
falas ankaŭ kapitalismo 
kaj homoj emas emocii 
Zuriko, la 12an de septembro 2003