Soneto provizheroeca
oni scias kiun ataki 
sed pro kio oni ne scias 
agentoj kaŝe emocias 
atakata ne povas vaki 

"donu min homon kaj mi trovos 
ĝustan paragrafon" - la frazo 
agis en komunisma fazo   
kaj baldaŭ ankaŭ agi povos 

patriotismaj konsciencoj 
kontentas kiam flirtas flagoj 
tiam venas novaj potencoj 

tiel nomata heroismo 
laŭ spertoj devenas de plagoj 
strebas al nova kataklismo
Zuriko, la 18an de septembro 2003