Soneto pri gradaj signifoj
oni povas gradigi ĉion 
aĵojn opiniojn eventojn 
inteligentecojn kaj sentojn 
eliminante emocion 

sed en la nocio "egala" 
l' tuta enhavo estas klara 
l' vorto estas neta ne tara 
"pli..." aŭ "malpli..." estus fatala 

generacio disrevita 
se restos daŭre dispigrita 
povas certe pli disreviĝi 

edukitaj socialisme 
ruzuliĝas kapitalisme 
ĉu rajtas daŭre ruzuliĝi?
Bastiono de Silento, la 19an de septembro 2003