Soneto pri perfortofero
mia amiko ne plu vivas 
ĉar en prizono lin mortigis 
tiuj kiuj lin perfortigis 
la vero en sekreto drivas 

li navigadis al Bahamoj 
kaj atakis lin limgardistoj 
poste arestis policistoj 
kaj komencis malsamaj dramoj 

ili medikamentojn prenis 
kiujn li devis nepre uzi 
li mortis - mankon ne eltenis 

kaj jaĥto ankaŭ malaperis 
Kazik Kwasiborski akuzi 
ne povis - ili lin kaperis 
Bastiono de Silento, la 22an de septembro 2003