Soneto kun klara vidpunkto
denove la sama afero 
alvenas al lingva problemo 
kun la antisemita temo 
en juda kaj araba sfero 

tiu kiu amas arabojn 
estas ankaŭ de Sem' dungito 
li ne estas antisemito 
semidoj admiras mihrabojn 

de iam grandega Persio 
ĝis la afrika Somalio 
ĉiuj gentoj estas semidoj 

ĉar ili estas de Sem' idoj 
do l' esprimon "antisemitoj" 
sencŝanĝu al "antijuditoj"
Zuriko, la 29an de septembro 2003