anstataŭ je la dudek kvara ni festis je la dudek dua ĉar meznokto estas enua kaj por festado eĉ amara poste ni tute dolĉe dormis en Bastiono de Silento do en la jarŝanĝa momento la sonĝoj novan jaron formis en la kameno blovis vento zumante pri malkonvencioj konklude laŭ jena komento pli vigle venas tempo bela sen bruoj en la tradicioj trankvile por la paco cela