Soneto pri korno perdita
vi havis iam oran kornon 
koloran kaskedon kun plumoj 
denove vi volas per sumoj 
varmigi iluzian fornon 

krudulo! via tempo pasis 
jam kokerikas via koko 
trifoje en alia loko 
vin sorto en Irako lasis 

havante malgrandan esperon 
vi povis ja esti libera 
sed vi nun evitis prosperon 

kanaban kablon vi posedas 
estas unu ebleco vera 
por tio je kio vi kredas
Zuriko, la 15an de januaro 2004