Soneto pri peza legado
tre ofte verkoj tradukitaj 
estas pli bonaj ol banaloj 
skribitaj en originaloj 
pro tradukistoj edukitaj 

literatoro havas denton 
senteme skribas kaj pasie 
sed la valoro konvulsie 
faladas en malkomplimenton 

kiu lin tiel instruadis 
kiu redaktis kaj korektis 
kiu interpunkcie vadis 

en la LITERATURA KLUBO 
Zygmunt Haupt bonege aspektis 
por mi restas grandega dubo
Zuriko, la 16an de januaro 2004