Soneto pri ombropercepto
enhavoj kuŝas inter frazoj 
kaj ilin oni devas legi 
ĉar tie ombroj ŝatas regi 
per pensoj en horor-ekstazoj 

libroj konsistas el literoj 
nocioj konjektoj ideoj 
ordigitaj vorte laŭ kreoj 
ĝojoj plektitaj kun suferoj 

oni devas nepre percepti 
same helaĵojn kiel ombrojn 
samtempe ne ĉion akcepti 

ombroperceptado instruas 
kiel kojne elbati kojnojn 
kaj tiel kun vero kongruas
Zuriko, la 21an de januaro 2004