Soneto pri simpla pigreco
al Bastiono de Silento 
mi planis unue veturi 
sed mi volis hejme plezuri 
inspiro perdiĝis en vento 

venis ĝuste taŭga momento 
por legi enuajn gazetojn 
trovante sombregajn pamfletojn 
pri kartvelia prezidento 

perverse en la naskiĝtago 
de l’ falinta ĵuris la nova 
ĉe kruce ornamita flago 

en HeKo Kauuuuuno kun blago 
estas la ĉefurbo litova 
Kovno kaj Vilno sen reago
Zuriko, la 26an de januaro 2004