Soneto pri Tri Portal-Regoj
jen estas sinjoro Portalo 
li regas ne havante regon 
tiun simpatian kolegon 
mi invitas al karnavalo 

li posedos Tri Portal-Regojn 
la unuan – ion aĉeti 
la duan – aĉeton forĵeti 
la trian – prepari rilegojn 

mi lin ne konas sed ne gravas 
ĉar oni devas havi fidon 
eĉ se ne ĉiam riskul’ pravas 

proverbe mano manon lavas 
preparante sonetoidon 
por tiu kiu veron savas
Zuriko, la 6an de januaro 2004