Soneto kun honto por justo
"inteliganto" sur afusto 
ne estas ho Dio eraro 
temas pri "inteligantaro" 
esprimo farita laŭ gusto 

oni diris pri "laboranta 
intelig..." ĉar estis alia 
aristokrate idilia 
"...gento" la bruon provokanta 

tiu de rajto kaj justeco 
volas mortpunon restitui 
kaj mi pensas pri pendigeco 

..igi "justulon" genitale 
kaj tiel longe ŝnuron skui 
ĝis krevos - li pensos normale
Zuriko, la 21an de oktobro 2004