Soneto ruĝa kaj viola
ĉielbluo kovris aŭrorojn 
la suno majeste subiras 
mallonge inter arboj spiras 
disŝutante ruĝajn kolorojn 

en brulruĝoj ombritaj trunkoj 
trairas per farbo viola 
al de La Lupa kanto mola 
ĉe Samuel Beckett sur skunkoj 

en Bastiono de Silento 
"Feliĉaj tagoj" kun reveno 
al revolucia momento 

Teatro Malantaŭ Murego 
kaj ŝtono je tunguzdeveno 
fluganta en kosma frostego 
Bastiono de Silento, la 24an de oktobro 2004