Soneto kun granda respekto
mi admiregas flegistinojn 
kora sanigo por momento 
pli gravas ol medikamento 
mi kore dankas korecinojn 

malgraŭ doloro mi ridetas 
alie mi agi ne povas 
se mi grandan korecon trovas 
mi tiun rideton ripetas 

denove morgaŭ min dormigos 
medicinaj spiritkaptistoj 
kaj kirurgoj min cikatrigos 

antaŭe kelkfoje mezuros 
mian korstaton kuracistoj 
dum mi duondorme murmuros 
Zuriko, la 31an de oktobro 2004