Soneto kun aŭtunfrosteto
al Bastiono de Silento 
mi venis por akvon elŝalti 
pro strangaĵo mi devis falti 
ne kredante pri la evento 

sur la kameno sur tegmento 
sidis birdoj kiel kornikoj 
aŭ korvoj kun la bekaj tikoj 
danĝeraj por tiu momento 

mi eltrinkis interne kafon 
kaj mi volis hejmen veturi 
ĉe eliro mi aŭdis pafon 

birdoj komencis min ataki 
kiel en Hitchkock-filmo kuri 
per flugiloj bati kaj graki 
Bastiono de Silento, la 10an de novembro 2004