Soneto ademokratia
ĉiuj stacioj de la mondo 
pri tiu sepulto raportas 
je tio Palestino fortas 
dum judoj pensas pri respondo 

demokratio alvokita 
ne konformas al realeco 
regas kaosa brutaleco 
mortinto estas adorita 

por aranĝantoj de kaoso 
ne estas grava civilizo 
ĉu alvenos paca etoso? 

estas vana marksa nocio 
mankas konscia mobilizo 
dum malenta revolucio 
Zuriko, la 12an de novembro 2004