Soneto tie aŭ alie
ni permesu por homoj esti 
kie naturo ilin kreis 
se ili ĝis nun ne pereis 
do ne provu ilin molesti 

ekzemple se ni estas lacaj 
ni provu paŝi tre leĝere 
la plej bone freŝatmosfere 
kaj ĉiam kun ridoj donacaj 

per ora kaj arĝenta kiĉo 
oni povas esti kontenta 
sed ĉu tio estas feliĉo? 

ĉio dependas de rilatoj 
inter pensa flanko kaj senta 
de ili devenas formatoj 
Zuriko, la 17an de novembro 2004