Soneto kun kaŭzo plezura
rido nin ofte nervozigas 
se ni ne konas ĝian kaŭzon 
tiu stato elvokas naŭzon 
aŭ por esplorado instigas 

apude ĉe betula tablo 
staras piano sur ĝi floroj 
tri fenestroj diversaj moroj 
sur ĉiu aktivas diablo 

kanapo kun gazeta stoko 
mi ne povas tralegi ĉiujn 
sensaciojn - ŝokon post ŝoko 

revenu ni al nia rido 
kiu certe nocas neniujn 
kaj taŭgas ankaŭ por avido
Zuriko, la 28an de novembro 2004